Nova Objektiveco

En la muzeo Kunsthalle de Mannheim estis stampita la termino Nova Objektiveco.

La Nova Objektiveco (en germane Neue Sachlichkeit) estis movado en germana arto kiu stariĝis dum la 1920-aj jaroj kiel reago kontraŭ ekspresionismo. La termino estis stampita de Gustav Friedrich Hartlaub, direktoro de la muzeo Kunsthalle de Mannheim, kiu uzis ĝin kiel la titolo de artekspozicio starigita en 1925 por promocii artistojn kiuj estis laborante laŭ post-ekspresionisma spirito.[1] Ĉar tiuj artistoj — inter kiuj Max Beckmann, Otto Dix, George Grosz, Christian Schad, Rudolf Schlichter kaj Jeanne Mammen — malakceptis mem-engaĝiĝon kaj romantismajn nuancojn de ekspresionistoj, la vajmaraj intelektuloj ĝenerale faris alvokon al publika kunlaboro, engaĝiĝo kaj malakcepto de romantisma idealismo.

Kvankam ĉefe priskribante tendencon en germana pentrarto, la termino ekhavis propran uzadon por karakterizi la sintenon de publika vivo en la vajmara Germanio same kiel por ties arto, literaturo, muziko kaj arkitekturo kreita por adaptiĝi al tio. Pli ol iu ajn celo por filozofia objektiveco, ĝi estis uzita por signifi turnon al praktika engaĝiĝon en la mondon — kiel ĝenerala sinteno, komprenita de germanoj kiel esence usondevena.[1]

La movado ĝenerale finiĝis en 1933 pro la falo de la Vajmara Respubliko kaj la starigo de Nazioj al povo.

  1. 1,0 1,1 Crockett p. 1

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search